ESPERANTO DESPERADO

;

KIM KAJ AMIR

 

KIM HENRIKSEN

 

     
     
     

Esperanto Desperado

Esperanto Desperado estas dana/pola/bosnia grupo kiu kantas ritmajn, humoristajn kaj orelfrapajn esperantokantojn.

La grupo konsistas el Kim J. Henriksen akordeono, gitaro kaj kanto, Helle Eble Jacobsen fluto kaj kanto, Amir Hadziahmetoviç gitaro, baso kaj kanto.

Esperanto Desperado ludas kantojn originale en Esperanto.

Membroj de la grupo ludis en Amplifiki kaj Hungara/Dana Amikec Fortec Grupo.

   

 

Kim J. Henriksen

"La hundetoj diras vaŭv, vaŭv, vaŭv" estas novdancspektaklo kun kaj de Kim J. Henriksen.

Ĝi estas humorista, serioza esploro pri viro, virino kaj infano. La dancfiguro movas sin inter la infaneca, virina kaj la klaŭna mondo ĝis la vira, agresiva personeco.

Uzante originalan esperanto-muzikon de la 60-aj, esperantan lingvo-kurson kaj rokon de Rosmariaj Beboj en tute nova maniero Kim donas al spektanto novajn muzikajn dimensiojn. Sed ĝi ankaŭ estas muzika omaĝo (en sia propra maniero) al forgesita kantisto kiel bulgara Miŝo Zdravev kaj la unua eldono de Jomo.

Kim J. Henriksen estas muzikisto (inter alie en Esperanto-Desperado), dancisto, ritmikpedagogo kaj prezidanto de Dana Esperanto Asocio (DEA).