Persone

Persone Persone

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stockholmo, Svedio, sed aktivas nur en esperantio. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (originale esperantajn) verkas kaj aranĝas la bandanoj mem.

Dum la jaroj Persone faris multegajn koncertojn en ĝis nun 11 landoj, kaj estas pro la danciga muziko, sceneja energio kaj altkvalitaj tekstoj jam de jaroj preskaŭ necesa parto de ajna kultura aŭ junulara Esperanto-aranĝo (kiel ekzemple, IJK, IS, KEF kaj UK).

Dum KEF 2000 la plej fama kaj populara esperanta bando koncertos almenaŭ elektre, akustike, subĉiele...

 
Persone Persone

 

Pliaj informoj pri PERSONE

. kaj tieĉE Esperanto-Muziko