Inter Mediteraneo kaj Atlantiko proksime al
Pirineoj, Tuluzo regiona æefurbo, 4a urbo en Francio, estas sufiĉe
internacie loĝata. Tie estas agrable vivi kaj labori. Modernaj transportoj
laste multe disvolviĝis. Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn.
De 2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve kelta urbo,
aliancano de Romo, ĉefurbo de la Vizigota reĝlando, posedaĵo de franca
reĝo Clovis, grafurbo kun la grafoj Raymond kaj la "Kapituloj" (konsilantaro).
Tuluzanoj alprenis novan religion, la katarismon. La katolika eklezio
en du krozadoj sange venkis ĝin kaj samtempe la okcitanan kulturon, kiu
tiam esti brilega. Kiam Tuluzo riĉiĝis dank'al la mondkomerco de la pastelo,
konstruigis la famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj,
la Kapitulojn forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj
religiaj institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de
Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio (pli ol 100 000 studentoj).
La Suda Kanalo, kiu ligas Atlantikon kun Mediteraneo, prosperigis la urbon.
Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero- kaj
astro-naŭtiko kaj famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko, informatiko,
ĥemio, esploro, ktp.)
Pliajn informojn pri Tuluzo vi povos trovi en la paĝoj de Kaj por ekscii æion kio
okaza en Tuluzo :
SITUO DE LA FESTIVALURBOJ DE JARO 2000 |
| (Laste þanøita la 06an de Aýgusto1999. Por demandoj kaj komentoj, bonvolu skribi al arno lagrange.) | ![]() |