Oficejo: FR-31450 DONNEVILLE, Francio
Respondeculo: Floreal MARTORELL
E-posxto: eurokka@club-internet.fr
Telefono / fakso: +33-(0)5 61 81 95 65


Kio estas EUROKKA?


En 1987 Floreal MARTORELL (Flo !) esperantistigxis, kaj de tiam pripensis rilaton inter Esperanto kaj rokmuziko. Li decidis starigi ion pri tio. Li sercxis muzikistojn kaj junajn Esperantistojn kun kiuj li povus starigi Esperanto-rokasocion. En oktobro 1987 li demisiis de CAM (Kolektivo pri Muzikaj Aktivajxoj), kaj fondis EUROKKA-n en januaro 1988. EUROKKA kunlaboras kun multaj esperantaj kaj neesperantaj asocioj. EUROKKA estas unu el fakasicoj de TEJO kaj UEA, kaj kunlaboras kun SAT-Junulfako. EUROKKA signifas: Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio.

Rok-gazet'


En majo 1990 EUROKKA aperigis provnumeron, n-ron 0, de Rok-gazet'. Multaj surprizigxis, ke Flo ! kolektis tiom multe da kunlaborantoj kaj helpantoj. Rok-gazet' estas la cxefa ilo de EUROKKA, kio multekostas, sed bezonatas. EUROKKA volas gxin perfekta, alloga, kaj interesa por gejunuloj. Rok-gazet' bezonegas subtenon kaj abonantojn por ke gxi sukcesu kaj vivtenigxu. Dumil ekzempleroj estas presitaj, kaj senditaj al 75 landoj. Gxi mendeblas ankaux cxe UEA kaj via loka asocio. Mendu hodiaux!

VINILKOSMO


Vinilkosmo estas diskeldonejo de EUROKKA. Kolekto de cxefaj esperantistaj pop- kaj rokmuzikistoj. Tio ne estas kosmo da vinildiskoj de Esperantistoj, sed ja mirinda kolekto de multaj muzikistoj profesiaj kaj amatoraj. EUROKKA vendas ambaux al revendistoj kaj individuoj. Farigxu vialanda importanto de Vinilkosmo. Hodiaux demandu EUROKKA-n pri tio!

VK-ALBUMOJ


Jen albumoj de multaj Esperanto-muzikistoj: Persone (Svedio), Ora Team' (Slovakio), Amplifiki (Internacia), Kajto (Nederlando), Flavio FONSECA (Brazilio), Jxomart kaj Natasxa (Kazahxio), La Mevo (Japanio), Tutmonda Muziko (Germanio), Jacques Yvart (Francio), Solo (Hispanio), Rozmariaj Beboj (Francio), ktp, ktp. La albumoj acxeteblas cxe EUROKKA kaj vialanda loka asocio, aux cxe UEA. Recenzoj kaj informoj troveblas en Rok-gazet' de EUROKKA.

VINILKOSMO-KOMPIL' Vol.1


En 1995 EUROKKA okazigis historian eventon: Gxi eldonis Vinilkosmo-Kompil'-on, t.e. kolekto de novaj kantoj de profesinivelaj Esperanto-muzikistoj kaj -bandoj el pluraj landoj. Partoprenas: Jxomart kaj Natasxa, Jacques Yvart, Kajto, Flavio Fonseca, La Mevo, Solo, Amplifiki, Persone, La Rozmariaj Beboj (Les Rosemary's Babies), Bruemaj Najbaroj (Noisy Neighbours), La Alburnoj (Les Ablettes), Pisxamandurjes (Pixamandurries), EV, Tutti Futti, & La Mondanoj.

VINILKOSMO-KOMPIL' Vol.2


Jen la dauxrigita albumo de la unua kompilo. En 1996 partoprenis multe da muzikistoj: Esperanto, Massilia Sound System, Martin, Remy Walter, FreeMagniZhou, Massimo Manca, N.A.T., Milan Docxekal (Grupo Team'), Emily Barlaston, Akordo, Fabulous Trobadors, Micke Englund, Luanda Cozetti, Bombaj-Dob' (Bombay Dub), Picxismo, & Bruego la Rugxa (Vacarm le Rouge).

Kolekto 2000


Vinilkosmo lancxis novan projekton, ekde printempo 1998 gxis la jaro 2000 aux 2002; "Kolekto 2000". Temas pri kompaktdiska kolekto. La celo estas aperigi dum tiu periodo serion de minimume dek KD-oj kun 6 aux 8 titoloj el diversaj Espoartistoj. La du unuaj diskoj de tiu kolekto aperis; temas pri JoMo kaj LIBERECANOJ, kaj Jacques YVART kiu kantas kanzonojn de la fama Georges BRASSENS. La 3a KD estas jam en preparo kaj prezentos la svedan espobandon PERSONE. Por pliaj informoj kaj klarigoj kaj mendoj kontaktu VINILKOSMO-n cxe EUROKKA.


ANONCO AL MENDONTAJ ESP-ORGANIZOJ en Japanio
Eurokka enkondukis kaj lancxis novan sistemon por proponi VINILKOSMO-varojn. La japanaj organizoj, kiuj havas jenajn kriteriojn, post konsento de EUROKKA povos gxui libroservan rabaton:

  1. vi havas jurpersonecon
  2. se ne jurpersonecon, vi devas esti vaste rigardata kiel esp-organizo
  3. vi posedas UEA-konton

Pri prezaro, vendsistemo, demando kaj mendo, nun turnu vin al EUROKKA (eurokka@club-internet.fr).


Tiu cxi pagxo estas redaktita de taon sub kontrolo de EUROKKA.